Una ricorrenza può unire o dividere. Il 15 di dicembre è sicuramente un anniversario all’insegna della condivisione dei valori della tolleranza e dell’intercomprenzione. In questo giorno del 1859, infatti, nasceva nell’attuale Polonia Ludwik Zamenhof, definito dall’Unesco come “una delle grandi personalità” del genere umano. Egli, costatando come le barriere linguistiche allontanassero i popoli e alimentassero odio, gelosie e rancori, nel 1887 presentò al mondo l’esperanto, una lingua ausiliaria non etnica per la comunicazione egualitaria tra gli individui di culture diverse.
La figura di Zamenhof è legata anche all’hilelismo e l’homanarismo, due progetti di fratellanza universale che mettevano al centro i diritti dell’uomo e il rispetto della diversità. Questi principi furono da lui ripresi nell’Appello a diplomatici per un disperato grido contro l’inutile strage perchè “ogni Paese deve appartenere moralmente e materialmente a tutti i suoi abitanti naturali e naturalizzati, qualunque sia la loro lingua, religione o supposta provenienza”.
Il polacco non vide la fine della guerra e si spense nel 1917 a Varsavia. Il suo sogno di fratellanza umana sembrava essere finito, tanto più che l’Europa sarebbe stata scossa da un nuovo catrastrofico conflitto. Eppure, a 100 anni di distanza dalla nascita di Zamenhof e conclusesi le belligeranze, l’Europa si incontrava a Roma per fondare le basi dell’Unione che oggi conosciamo e a cui è stato riconosciuto il Premio Nobel per la Pace. Pochi anni prima, nel 1954, l’UNESCO accoglieva tra le  organizzazioni consultive l’Associazione Universale Esperanto e, preso atto dei risultati ottenuti dall’esperanto in materia di scambi culturali , dichiarava che questi coincidevano con gli scopi e gli ideali dell’UNESCO e impegnava con una risoluzione il Direttore Generale a seguire l’evoluzione dell’uso dell’esperanto in campo scientifico, educativo e culturale.
La lingua iniziata da Zamenhof, infatti, è sopravvissuta alle persecuzioni del regime nazista e stalinista e continua tutt’oggi a far comunicare il mondo. Un ulteriore riconoscimento ancora più esplicito, giunge nel 1985 a Sofia, quando l’Unesco con l’approvazione di nuova risoluzione chiede “al Direttore Generale di seguire costantemente lo sviluppo dell’esperanto come strumento per una migliore comprensione fra nazioni e culture diverse”. Nel 2009, nel 150° anniversario dalla sua nascita, Google ha omaggiato Zamenhof inserendo nel logo del motore di ricerca al posto della lettera “L” la bandiera con la “Verda Stelo” (Stella verde), simbolo dell’esperanto. Esistono, inoltre, numerosi tributi alla memoria dell’illustre polacco: la capitale con la più alta concentrazione di monumenti al Doktoro Esperanto e della sua lingua è Vienna mentre i tributi più “lontani”sono gli asteroidi (1421) Esperanto e (1462) Zamenhof, scoperti rispettivamente nel 1936 e nel 1938 dall’astronomo finlandese Yrjö Väisälä.

La 15-a de decembro, festotago de la esperantistoj kaj de ĉiuj, kiuj amas pacon

Disvastiĝo de la esperantista asociismo (foto de Vikipedio)

Datreveno povas unuigi aŭ disigi. La 15-a de decembro certe estas datreveno sub la ŝildo de la samopinio pri valoroj rilataj al toleremo kaj interkompreno. Dum ĉi tiu tago en 1859, ja naskiĝis, en la aktuala Pollando, Ludwik Zamenhof, deklarita de Unesko kiel “unu el la grandaj personoj” de la homaro. Li, konstatante kiom la lingvaj baroj disigas la popolojn kaj pligrandigas malamon, ĵaluzojn kaj rankorojn, dum 1887 prezentis al la tuta mondo la lingvon Esperanto, kiu estas helpa neetna lingvo, por la samnivela komunikado inter diverskulturaj homoj.

Persono Zamenhof estas kunigita ankaŭ kun hilelismo kaj homanarismo, du projektoj pri universala frateco, kiuj centrigas la homajn rajtojn kaj respekton pri diversecoj.
Tiuj ĉi principoj estis de li konsideritaj en la Alvoko al diplomatoj por despera krio kontraŭ la malutila masakro, ĉar “Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas”.
La polo ne vidis la finon de la milito kaj forpasis dum 1917 ĉe Varsovio. Lia revo pri homa frateco ŝajnis finiĝi, krom la fakto ke poste Eŭropo estis skuita de nova katastrofa mondmilito. Tamen, 100 jarojn post la naskiĝo de Zamenhof kaj la konkludo de la batalado, Eŭropo renkontiĝis ĉe Romo por fondi la bazojn de la Unuiĝo, kiun hodiaŭ ĉiuj ni konas kaj al kiu estis donita Nobel-premio pri paco.
Malmultajn jarojn antaŭe, dum 1954, UNESKO akceptis inter la konsultiĝaj organizoj la Universalan Esperanto-Asocion kaj, agnoskinte la rezultojn, kiuj estis obtenitaj de Esperanto pri kulturaj interŝanĝoj, deklaris, ke ĉi tiuj koincidas kun la celoj kaj idealoj de UNESKO kaj devigis per rezolucio la Ĝeneralan Direktoron sekvi la progreson pri uzado de Esperanto en scienca, edukada kaj kultura kampoj.
La lingvo startigita de Zamenhof, fakte pluvivis post la persekutoj de naziista kaj stalinista regadoj kaj daŭrigas ankoraŭ nun helpi la komunikadon  en la mondo. Alia pli eksplicita agnosko alvenis dum 1985 en Sofio, kiam UNESKO, per aprobo de nova rezolucio, petis “al Ĝenerala Direktoro konstante sekvi la evoluon de Esperanto, ĉar ĝi vere povas esti ilo por pli bona kompreno inter diversaj nacioj kaj kulturoj”.
Dum 2009, okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo, Google omaĝis Zamenhof-on, metante en la logoon de la serĉadmotoro, en la lokon de la litero “L”, la flagon kun la “verda stelo”, simbolo de Esperanto.
Krome ekzistas aliaj nombraj omaĝoj al la memoro de la eminenta polo: la ĉefurbo kun la plej alta nombro da monumentoj dediĉitaj al Doktoro Esperanto kaj lia lingvo estas Vieno kaj la omaĝoj pli “malproksimaj” estas la asteroidoj (1421) Esperanto kaj (1462) Zamenhof, malkovritaj dum 1936 kaj 1938 de finlanda astronomo Yrjö Väisälä.