La Federación Experantista Italiana ha recibido recientemente una mención especial en el Premio de Derechos Humanos 2017 porque «promueve iniciativas solidarias destinadas a promover una mayor integración cultural entre hombres y pueblos de diferentes idiomas». Hablamos de ello con Michela Lipari, presidenta de la Federación desde 2014.

Michela, los premios a menudo apuntan a la realidad; ¿cuál es tu comentario sobre este premio?

Debo decir que después de haber trabajado durante diez años en la organización del «Premio Zamenhof de la Paz» con el que la Federación ha reconocido la actividad de asociaciones e individuos en el apoyo a los valores propios del movimiento esperantista, cito entre otras asociaciones como Emergency, la Comunidad de Sant’ Egidio, Médicos sin Fronteras, y personalidades como Moni Ovadia, Tiziano Terzani, Claudio Abbado, me sentí emocionada de estar «del otro lado», es decir, recibiendo un premio que no es para mí sino para todo el movimiento que represento.

La obra de los esperantistas, que buscan la unidad de los pueblos, ¿con qué dificultades y con qué avances se encuentran en el mundo caótico de hoy?

Los problemas y dificultades son muchos, pero sobre todo es difícil hablar de valores en una sociedad de tener y no de ser. Debemos ser capaces de elegir a nuestros interlocutores, en este momento histórico en el que las frases más comunes son: «No soy racista, pero…» o «Si hago esto, ¿qué gano?», debemos hablar al mundo del voluntariado, al mundo de las personas que conocen y llevan adelante los verdaderos valores de la vida.

Zamenhof imaginó el esperanto como una lengua común, como un idioma puente, neutral a las lenguas «diplomáticas» de su tiempo; ¿cómo se evalúa su «visión» después de tantos años?

Zamenhof era una persona muy profunda y concreta, piensa que durante la Primera Guerra Mundial (falleció en 1917 y por lo tanto no vio el final) escribió una «Carta a los diplomáticos» para invitar a las grandes personas que se sentarían en la mesa de negociaciones al final de la guerra a dividir los estados no arbitrariamente sino respetando a los pueblos, a los grupos étnicos que vivían allí. Esperaba que se estableciera un tribunal internacional de crímenes de guerra (establecido después de la guerra que sangró a la antigua Yugoslavia) y la constitución de los Estados Unidos de Europa. ¿A qué me refiero? Zamenhof se adelantó demasiado a su tiempo, poco a poco sus ideas se van materializando; esperamos y ayudamos a su realización.

En el ámbito personal, ¿el esperanto es algo que crees que hace a las personas mejores?

Poder dialogar con las personas en un nivel de igualdad lingüística, sin interesarse por su nacionalidad, dialogando sin estar condicionado por posibles prejuicios ligados a las superestructuras culturales, significa poder conocer a la persona que está ante nosotros simplemente por su condición humana.

¿Cuáles son las próximas citas de los esperantistas a nivel mundial e italiano?

Dos grandes eventos tendrán lugar en Italia para el año Zamenhofiano. El lunes 6 de noviembre en el Corredor de Actos Parlamentarios de la biblioteca de la sala se inaugurará una exposición sobre Zamenhof y la cultura esperantista co-organizada por la Embajada de Polonia en Italia y el FEI, los discursos inaugurales serán pronunciados por el Sr. Matthias. Presidente Cíclico de la Comisión de Asuntos Exteriores y por S.E. Giorgio Novello, embajador de Italia en Noruega, esperantista; el 11 de diciembre, en la Academia Científica Polaca de Roma, tendrá lugar una jornada dedicada a Zamenhof, con ponencias de una decena de profesores universitarios italianos y extranjeros para ilustrar los diversos aspectos de la obra de Zamenhof.

Si hablamos de 2018 en Semana Santa habrá el Festival Internacional de la Juventud y del 17 al 25 de agosto el 85º Congreso Nacional en San Marino.

El evento más importante del mundo es obviamente el 103º Congreso Mundial en Lisboa, Portugal.


Esperanto: simple paroli kun la homo, kiu estas antaŭ mi

La 1-an de novembre 2017 – Olivier Turquet

Ĉi tiu artikolo estas disponebla ankaŭ en la hispana kaj itala lingvoj

Michela Lipari ricevanta la premion

Itala Esperanto-Federacio antaŭnelonge ricevis la specialan mencion en la «premio pri homaj rajtoj de la 2017-jaro», ĉar «ĝi lanĉas solidarecajn iniciatojn, kiuj celas favori plej profundan kulturan integriĝon inter diverslingvaj homoj kaj popoloj». Ni parolas pri ĉi tiu temo kun Michela Lipari, prezidanto de Itala E-Federacio ekde 2014.

Michela, la premioj ofte evidentigas faktajn realaĵojn; kiu estas via komento pri ĉi tiu premio?

Mi volas diri, ke post mia dekjara kunlaborado en la organizado de la «Zamenhof-Premio por la paco», per kiu E-Federacio agnoskis la agadojn de asocioj kaj homoj, kiuj subtenas la idealojn, kiuj koncernas ankaŭ la esperantan movadon – mi mencias, inter aliaj, asociojn, ekz. Emergency, S-ta Egidio Komunumo, Kuracistoj sen Landlimoj, kaj eminentulojn, ekz. Moni Ovadia, Tiziano Terzani, Claudio Abbado – mi sentis min emociplena pro esti «ĉe la alia flanko», t.e. ricevi premion, kiu ne estas por mi sed por la tuta movado, kiun mi reprezentas.

La laboro de la esperantistoj, kiu celas la unuigon de la popoloj, kiajn malfacilaĵojn renkontas kaj kiajn progresojn obtenas en la ĥaosa aktuala mondo?

La problemoj kaj malfacilaĵoj estas multnombraj sed precipe estas malfacile paroli pri idealoj en socio pri havo sed ne pri esto. Ni devas esti lertaj elekti niajn interparolantojn, dum ĉi tiu historia periodo, en kiu le plej kutimaj frazoj estas «mi ne estas rasisto, tamen…» aŭ «farante tion, kiom mi gajnos?»; ni devas paroli al la volontulara mondo, al la mondo de la homoj, kiuj konas kaj antaŭenpuŝas la verajn valorojn de la vivo.

Zamenhof imagis Esperanton kiel komunan lingvon, pontolingvon, kiu estu neŭtrala, malsame al «diplomatiaj» lingvoj de liaj tempoj; post multaj jaroj, kiamaniere vi taksas lian «ideon»?

Zamenhof estis homo tre profunda kaj konkreta; bonvolu konsideri, ke dum la unua tutmonda milito (li forpasis dum 1917 kaj pro tio li ne vidis ties finon) li verkis «leteron al la diplomatoj» por inviti la grandulojn, kiuj estis sidiĝontaj ĉe la tablo pri intertraktadoj post la fino de la milito, dividi la ŝtatojn ne arbitre sed respektante la popolojn, la etnojn, kiuj loĝis tie.
Li deziresprimis la starigon de internacia tribunalo por juĝi la militkrimojn (ĝi efektive estis starigita post la milito, kiu sangobanis la eksan Jugoslavion) kaj la formadon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. Kion mi volas aserti? Zamenhof estis tro progresema rilate al siaj tempoj sed iom post iom liaj ideoj realiĝas; ni atendu kaj helpu ĉi tiun realiĝadon.

En la persona kadro, sukcesi paroli Esperanton estas io, kio povas plibonigi, laŭ via opinio, la homojn?

La eblo interparoli lingvegalecmaniere kun homoj, sen interesiĝi pri ilia nacieco, do interparolante sen esti kondiĉitaj de eventualaj antaŭjuĝoj ligitaj al kulturaj superstrukturoj, signifas sukcesi ekkoni la homon, kiu staras antaŭ ni, kiel homon, simple homon, homan estaĵon.

Kiuj estas la venontaj renkontiĝoj  de la esperantistoj kaj mondnivele kaj italnivele?

En Italio okazos ankoraŭ du gravaj eventoj por la zamenhofa jaro (ja ĉi-jare oni solenas la unuan jarcenton de la forpaso de Zamenhof).
La 6-an de novembro, ĉe la Koridoro de parlamentaj agoj en la biblioteko de la ĉambro de la deputitoj, inaŭguriĝos montro pri Zamenhof kaj la esperantista kulturo, kunorganizita de la pola ambasado en Italio kaj itala Esperanto-Federacio; la inaŭguraj prelegoj estos de Deputito Cicchitto, prezidanto de la komisiono pri eksterlandaj aferoj, kaj Lia Ekscelenco Giorgio Novello, esperantisto kaj itala ambasadoro en Norvegio; la 11-an de decembro, ĉe la pola scienca akademio en Romo, okazos tago dediĉita al Zamenhof, kun prelegoj de deko da universitataj profesoroj el Italio kaj eksterlando por ilustri la diversajn vidpunktojn de la ago de Zamenhof.

Se ni volas paroli pri la 2018-jaro, dum la paska semajno okazos internacia junulara festivalo kaj de la 17-a ĝis la 25-a de aŭgusto la 85-a itala E-kongreso, ĉe San-Marino.

Mondnivele la plej grava evento estos la 103-a universala kongreso ĉe Lisbono, en Portugalio.